Logo

WeBible

eo
Esperanto
Select Version
Widget
1 Kronikoj 14
14 / 29
1
Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
2
Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.
3
Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn.
4
Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono
5
kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet
6
kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
7
kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.
8
Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin.
9
Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
10
Kaj David demandis Dion, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon.
11
Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
12
Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
13
Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon.
14
Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
15
kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
16
Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer.
17
Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books